News | About the club | About the project | About esperanto | Esperanto lessons | Links


Short course of Esperanto


Grammar   Alphabet   Phrases   Texts






La Espero (L.Zamenhovas)

En la mondon vedis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu gxi al loki
Ne al glavo sangon soifanta
Gxi la homan tiras familion;
Al la mond' eterbe militanta
Gxi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero
Kolektigxas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la papoloj dividitaj,
Sed dissaltos la obstinaj baroj
Per la sankta amo disbatitaj.

Sur neuxtrala lingva fundamento
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne lacigos,
Gxis la bela songxo de l' homaro
Por eterna ben' efektivigxos.

La arbaro de Anykščiai (A.Baranauskas)

Nudaj montetoj kaj valoj senarbaj !
Cxu iu kredas, ke vi estis cxarmaj ?
Kie nun via beleco estinta ?
Kie trankvila bruad' multepinta,
Kiam susure rompigxis silento
Kaj sxanveligxis pinegoj pro vento ?
Kie nun birdoj, birdetoj, pepantoj,
Kiuj la koron gxojigis per kantoj ?
Kie hodiaux bestetoj kaj bestoj
Kun la kavernoj, kusxejoj kaj nestoj ?
Cxio pereis : la kampo malplenas.
Kelkaj nur kurbaj pinetoj sin tenas …
Kusxas brancxetoj, tapisxo strobila,
Rostas de l'suno teren' senutila,
Kiun rigardas okulo malseka :
Kvazaux forbrulis palaco belega,
Kvazaux ruinoj de urbo amata,
Kvazaux enua dezerto malsata …
Estis tempo - kun gxojo arbaren vi iras,
Gajas via animo, okuloj admiras,
Kaj demandis vi ofte kun vera surprizo :
En arbaro mi staras cxu en paradizo ?
Kien ajn vi rigardas - nun verdo cxi floras !
Kien flaras vi - tiklas arbar', bonodoras !
Kien ajn vi auxkultas - sonor', cxio bruas !
Kaj vi sentas - trankvilon la koro jam gxuas !